Zara Jakob, Zar'a Ya`qob aŭ Zera Yacob (en geeza ዘርአ:ያዕቆብ zar'ā yāʿiqōb "Semo de Jakobo," moderne zer'a yā'iqōb) (1399–1468) estis naguso (19a aŭ 20a de junio[1] 1434–1468) de Etiopio (trononomo Kvestantinos la 1-a en Geeza ቈስታንቲኖስ qʷastāntīnōs aŭ Konstantino la 1-a), kaj membro de la Salomona dinastio. Naskiĝinta ĉe Tilko en la provinco Fatagaro (nune parto de la Oromia Regiono, ĉe la Avaŝa Rivero), Zara Jakob estis la plej juna filo de Davit la 1-a kaj de lia plej juna reĝino, Igzi Kebra.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search